Norvega Esperantista Ligo
[Hjem] [Kontakt] [Bestilling] [Ungdom] [Aktiviteter] [Rørsle] [Lag] [Lenker] [Esperantaj paĝoj]
[Hejmen] [Adresoj kaj kontakto] [Mendoj] [Junuloj] [Movado] [Ligiloj] [Norske sider]



Protokolo de estrara interkonsiliĝo de la Norvega Esperantista Ligo en ĵaŭdo, la 10a de aprilo 2008 per Skype

Partoprenis:

Ingebjørg Rambjør (IR, aliloke en Bergen),
Ulf Lunde (UL, en Os),
Jardar E. Abrahamsen (JEA, en Trondheim),
Arne Olav Mjøen (AOM, aliloke en Trondheim),
Asbjørn Lindh (en Oslo),
Anne Karin Bondhus (AKB, en Bryne).
Eli Fitjar antaŭanoncis sian foreston.

0. Tagordo

Aprobita.

1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo

Aprobita.

2. Ekonomio.

Post nia januara interkonsiliĝo nia mono en Skagen Avkastning malkreskis per 3,7%, dum tiu en Skagen Vekst kreskis per 2,4%.

3. Informo: Oni planas Landan Kongreson en Os. Sed oni ankoraŭ ne decidis pri kongresejo aŭ dato.

4. Informo: Donacoj al NEL.

Post la jarŝanĝo ni ricevis 3 700 kr kiel donacojn de niaj membroj. Superrigardon de ĉiuj ricevitaj donacoj ni afiŝos en Norvega Esperantisto.

5. Asbjørn reprezentis NEL en la jenaj kunvenoj en Oslo:

03.03.2008, kadre de Norvega Socia Forumo (Norges Sosiale Forum):
Samarbeid om finansiering.

05.03.2008, kadre de Populus:
Arbeidskonferanse om opplæring av frivillige organisasjoner.

13.03.2008, kadre de Populus:
Forslag om å starte en ny fjernsynskanal, "Frikanalen".

Asbjørn dissendis raporton de la lasta kunveno kaj rakontis pri la plano starigi novan televidkanalon. Oni invitis nin kontribui al tio.

NEL dume ne havas proprajn fortojn por partopreni en produktado de televidkanalo. Tamen estus tre bone se ni povus trovi iun kiu kapablas uzi tiun medion por disvastigi scion pri Esperanto.

Ni transdonu la informojn al NJE kaj eblaj interesitaj membroj de NEL kaj demandu ĉu ili volas esplori ĉu inter ili troveblas iu, kiu kapablas kaj interesiĝas. NEL povos eventuale helpi per konsiloj kaj esplorado pri ekzistantaj esperantoprogramoj jam produktitaj eksterlande. Eĉ se iu inter ni povos labori pri televido, ni opinias, ke povos esti saĝe atendi iomete por vidi, kia estos tiu Frikanalen, kaj kiom da laboro necesus, antaŭ ol elspezi multe da laborforto je ĝi.

6. Seminario 2008

La estraro diskutis kelkajn ideojn pri seminario, kaj decidis daŭrigi la diskuton per retpoŝto ĝis la venonta interkonsiliĝo, kaj tiam fari konkretan proponon pri temo kaj dato.

7. Pri la jarraporto kaj jarkalkulo 2007

La jarraporto kaj jarkalkulo 2007 ne pretas, ĉar la estraranoj estas tre okupataj nuntempe. (Cetere ne urĝegas, ĉar la prezento al la Landa Kunveno okazos nur en junio 2009.)

La kasisto plulaboros pri la jarkalkulo kaj la ceteraj estraranoj plulaboros pri la jarraporto per Interreto. Ni klopodos fini ambaŭ ĝis N.E. n-ro 3 (limdato la 2-an de majo). Se ni vidos, ke estos malfacile fini ilin ĝis tiu dato, ni informu la redakcion de N.E., ke ni prokrastos ilin al n-ro 4.

8. Eventualaĵoj

Hodiaŭ Skype funkciis malbone por kelkaj estraranoj, kaj tre bone por aliaj. Dum la interkonsiliĝo ni spertis, ke la rezulto estas plej bona se tiu kiu spertas la plej malbonan sonkvaliton, iniciatas la Skype-konferencon. (Almenaŭ ĉi-foje.)

La interkonsiliĝo daŭris de 1930h ĝis 2128.
La venonta interkonsiliĝo okazos la 8an de majo. (Prokrastita ĝis la 15a de majo.)
Raportis UL, sekr.