|
|
|
Protokolo de estrara interkonsiliĝo de la
Norvega Esperantista Ligo
La kasisto antaŭavertis ke ŝi ne partoprenos. 0. Tagordo La tagordo estis aprobata. 1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo La protokolo estis aprobata. 2. Konfirmo de decido farita retpoŝte. Agnar Fitjar restas norvega ĉefdelegito de UEA. La sekretario jam informis UEA pri tio per retpoŝto kaj postsendos la subskribitan formularon. 3. Unesko deklaris ke 2008 estu la jaro de lingvoj. Kiel rilati al tio? Oni ne multe aŭdis pri tio en Norvegio. Ni dume ne havas bonajn proponojn pri tio, kion fari rilate al ĝi. 4. Venis invitoj al konferencoj de ForUM kaj Populus. Asbjørn partoprenos du el la tri aranĝoj:
03.03.2008 Forum-møte samarbeid om finansiering La trian (13.03.2008, en Oslo) neniu estrarano povos partopreni. Ni demandu al Douglas, ĉu li volas. 5. Necesas ekverki la jarraporton kaj la jarkalkulon por 2007.
La kasisto verku la jarkalkulon. 6. Eventualaĵoj a) Brønnøysund: JEA helpos al UL reregistri nin korekte en la ŝtata registro de organizoj. b) Unu membro petis raporton pri la respondoj al la pasintaŭtuna invito al niaj membroj donaci monon al NEL. Ĉar la kasisto ne ĉeestas, ni ne scias la ekzaktan staton, sed ni scias, ke kelkaj donacoj jam venis. Ni skribos noticon pri tio en Norvega Esperantisto n-ro 2/2008.
La interkonsiliĝo daŭris de 1930h ĝis 2012h. |