|
|
|
Protokolo de interkonsiliĝo de la Estraro de NEL en ĵaŭdo, la 24a de januaro 2008.
La interkonsiliĝo okazis per Skype. (Anne Karin Bondhus partoprenis la
Skype-konversacion per sia hejma telefono ĉar ŝia retkonetkto estis
malrapida.)
0. Tagordo Aprobita. 1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo La protokolo estis aprobata. 2. Precizigo En la protokolo de la 25a de oktobro 2007 skribiĝis pri la tubara laboro en Esperantonia, ke la posedantoj de Esperantonia rericevos monon ĉar ni uzas la tubaron malpli, ne havante banejon. La estraron atingis la precizigo ke ni rericevos monon ĉar oni ne renovigis la banejon kiun ni ne havas. 3. Investo de nia kapitalo: raporto de la kasisto Dum la lasta periodo, same kiel dum la antaŭlasta, la suma valoro de niaj investoj malkreskis. 4. Ĝisdatigo pri la tubaraj ŝuldoj En Esperantonia riceviĝis mesaĝo ke antaŭ februaro ni ricevos ĝirilon por repago de niaj ŝuldoj, kp. punkton 6 de la estrara interkonsiliĝo la 25an de oktobro 2007. Ni tuj pagos. 5. Uhlen/vortara projekto Kjell Heggvold Ullestad raportas ke pro lia labora situacio, en 2007 li preskaŭ ne havis okazon labori pri la vortaro. Por 2008 la labora sicuacio estos iom pli bona. Laŭ lia rekomendo NEL petas 30 000 kronojn de Legaco Uhlen por la vortara projekto en 2008. JEA verkos kaj sendos petskribon al Uhlen. 6. Hereditaj libroj kaj periodaĵoj en Esperantonia Douglas Draper raportas ke la plej multaj hereditaj libroj estas forsenditaj. Restas nur du skatoloj kaj iom da hereditaj periodaĵoj. Ne ekzistas listo pri la periodaĵoj en la biblioteko de NEL en Hamar, sed Egil O. Larsen en Hamar sendis al Douglas liston de la havataj jarkolektoj de la plej gravaj internaciaj revuoj, kaj montriĝas ke por tiuj ni jam havas duoblaĵojn. Douglas proponas ke ni fordonacu la periodaĵojn en Esperantonia, ankaŭ la nekontrolitajn periodaĵojn, al interesiĝantoj en eksterlando kiuj pretas kovri la afrankon. La estraro konsentas, kaj dankas pro la esploroj. 7. Lingvaj paĝoj Ses personoj antaŭmendis la libron Lingvaj paĝoj, kiun ni intencas eldoni kiel eble plej baldaŭ. 8. Eventualaĵoj Skype funkcias por nia konferenco; ni provos tion denove en februaro.
La interkonsiliĝo komenciĝis je 1930h kaj finiĝis je 2035h. |