|
|
|
Protokolo de interkonsiliĝo de la Estraro de NEL en ĵaŭdo, la 29a de novembro 2007
La interkonsiliĝo okazis pertelefone, per servo de Telio. 0. Tagordo. Aprobita. Kelkaj ĉeestantoj anoncis, ke ili havas kontribuojn al punkto 7 "Eventualaĵoj". 1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo. La protokolo estis aprobata. 2. Investo de nia kapitalo. Dum la lasta tempo altintereza bankkonto estis pli profita ol niaj nunaj investoj, kiuj dum la lasta monato fakte havis malprofitojn. Tial la kasisto proponis, ke ni konsideru movi nian monon. 3. Farto de niaj kluboj.
Oslo: Kelkaj novaj junularaj membroj, sed estas malfacile kunigi membrojn en klubkunvenoj. 4. Alvoko en Norvega Esperantisto pri donacoj. Laŭ la protokolo de la landa kunveno: "La Landa Kunveno komisias al la Estraro realigi punkton B en artikolo sur pago 10 de NE n-ro 3 2007." Tiu alineo tekstas:
B. Ni provu varbi ekz-e
25 membrojn de "Klubo Cent" (po 100,- jare ) 2 500
9 "subtenantajn membrojn" (po 270,-) c 2 500
3 "mecenatojn" (po 1 000 kr jare) 3 000
Sume 8 000
(Rezulte de la enketo en Norvega Esperantisto 6/05 kaj 1/06,
8 membroj deklaris sin pretaj kromkontribui per sume almenaŭ
5 000 kr jare.)
UL provis aligi NEL al retejo en TTT kie oni povas elekti inter nekomercaj organizoj kaj donaci monon en facila maniero kiam ajn. Bedaŭrinde ili ĉi-foje ne akceptis nian aliĝon (ĉar ni ne estas internacia organizo). Do ni uzos pli tradiciajn metodojn por kolekti monon. En Norvega Esperantosto 6/2007 ni aperigu la jenan tekston:
NEL invitas vin subteni:
---------------------------------
Alt kostar pengar -- også å driva esperantoarbeid!
Nokre få døme:
* NEL planlegg å laga nye reklamebrosjyrer o.a.
* NEL sin del av husleiga aukar med 50% fordi Forlaget er nedlagt.
* Lokalet skal ryddast, vaskast og pussast opp, og NEL lyt
dessutan vera med og betala for røyrleggjararbeid i bygarden.
Kvifor fortel vi deg dette?
For å visa at sjølv om vi er mange færre medlemer no enn før,
er utgiftene våre minst like store som før.
Difor har Landsmøtet bede Styret om å invitera medlemene til
å koma med friviljuge bidrag, t.d. i form av årlege pengegåver
Så har du lyst og høve til å gje eit bidrag, kan du bruka konto-
nummer 0533 05 22870 og merka giroen med "DONACO AL NEL".
Oppgje om det er ei eingangsgåve eller om du ønsker å bli
førespurd årleg om eit bidrag til NEL. Beløpet vel du sjølv
-- både små og store gåver vert mottekne med takk!
Se venos monkontribuoj post tia anonco, ni sendu dankleterojn kaj ĝentilajn memorigilojn al la donacintoj ĉiun jaron. Ĉu ni eldonu nian kolekton de "Lingvaj paĝoj"? La sinteno de la Estraro estas tre pozitiva al tiu iniciato. Ni aprobas anoncadon en nia membrogazeto por eltrovi ĉu iu volas antaŭmendi tian libron je prezo ĉirkaŭ 150 kr (inkluzive de afranko ene en Norvegio). 6. Informoj
Pagado por la tubista laboro en la domego kie situas la Esperanto-oficejo en Oslo: Respondletero pri la "bulgara manuskripto" (diskutita per retpoŝto post la pasinta kunveno): UL kaj JEA fintraktos la aferon. Respondletero al peto "kunlabori propagandi Esperanton" per profesieca spektaklo. La sekretario verkos nean respondleteron. 7. Eventualaĵoj.
Kunvenplano por 2008:
La ISBN-numero de la malfondita Eldonejo Esperanto:
La UEA-konto de Eldonejo Esperanto:
Respondletero ricevita de Posten post nia plendo: Proponata de nia revizoro vortumo de decido pri transigo de ĉiuj rimedoj kaj kontoj de Eldonejo Esperanto al NEL. Necesas trovi norvegan nomon de la nova sekcio de NEL kiu transprenos la eldonejajn servojn. Ni decidis nomi ĝin "Norsk Esperanto-Forbund, litteraturavdelingen" en norvegaj dokumentoj.
La interkonsiliĝo komenciĝis je 1930h kaj finiĝis je 2043h. |