|
|
|
Protokolo de interkonsiliĝo de la Estraro de NEL en ĵaŭdo, la 25a de oktobro 2007 La interkonsiliĝo okazis pertelefone, per la servo 07698 de Telio. Partoprenis: Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim), Eli Fitjar (en Bergen), Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Ingebjørg Rambjør (en Bergen). Dum punkto 7 partoprenis ankaŭ la revizoro de NEL, Helge Knudsen. 0. Tagordo Aprobita kun unu aldona punkto (punkto 7) kaj eventualaĵoj. 1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo Kun nur tre malgrandaj ĝustigoj la protokolo estis aprobata. La sekretario dissendu la aprobitajn protokolojn al NEL-inform kaj aliaj interesitoj. 2. Investo de nia kapitalo: raporto de la kasisto La kasisto raportis la nunaj sumoj de niaj investoj kaj la ŝanĝoj post la 20an de septembro. 3. Abonkotizo por Norvega Esperantisto 2008: La kasisto laŭ la indekso ŝanĝis la abonkotizon de 95 kr (por 2007) al 100 kr (por la jaro 2008). 4. Informoj pri okazintaĵoj:
5. Laborplano por 2007-2009 La estraro aprobis la reviziitan Laborplanon prezentitan de la sekretario, kun tiuj ŝanĝoj kiuj estis promesitaj al la Landa Kunveno en Trondheim. 6. Tubista laboro en Esperantonia En julio 2006 la deviga monata pago por nia ejo Esperantonia en Oslo (kiun NEL posedas kune kun Oslo esperantoklubb) subite kreskis je 1 140 kr pro renovigo de la tubaro en la domego, kie ĝi situas. Ni konstatas kun kontento, ke nia ekonomiisto (forretningsfører) nun solvis la problemon en la jena maniero: La posedantoj de la Esperanto-oficejo ricevos 137 789 kr kiel rekompenson ĉar ni ne havas banejon kaj tial uzas la tubaron malpli ol aliaj ejoj en la sama domo. Se ni pagos 176 000 kr al Sameiet Olaf Schous vei 12-18 antaŭ la 31a de decembro 2007, ni neniom pli ŝuldos pro la renovigo, kaj la monata lupago ekde tiam estos la sama kiel antaŭ julio 2006. Ni rajtas ankaŭ elekti simple preni la 137 789 kr kaj uzi tiun monon por io alia (ekzemple investi ĝin). Se ni tiel faros, la lupago por Esperantonia restos same alta kiel nun, ĉar la ekstraj 1 140 kr monate kovras la interezon (ĉ. 5%) de nia parto (176 000 kr) de la ŝuldo pro la tubistarenovigo. Douglas Draper faris proponon pri investo de la mono, kaj eĉ ofertis garantii ok-procentan kreskon en la daŭro de dek jaroj. La estraro diskutis kion fari, kaj ĉiuj prezentis iujn argumentojn. Ni konkludis, ke NEL ne urĝe bezonas tiun ekstran monon nun, kaj ke ni preferas uzi ĝin (plus 38 211 kr, prenita parte de nia kapitalo, parte de la kapitalo de la Oslo-klubo) por tuj (ene de decembro 2007) pagi la 176 000 kr kiun ni ŝuldas al Sameiet Olaf Schous vei 12-18, al investi ĝin kaj daŭre havi ŝuldon. Iel tio ŝajnas al ni pli respektema kontraŭ la membroj kiuj siatempe helpis pagi por la ejo. Almenaŭ ne decos admoni la membrojn pri mona helpo, se ni elektos investi tiun monsumon. Tia estas nia rekomendo, pri kiu ni informos nian kunposedanton, la Oslo-klubon, kaj ni atendos ilian decidon pri la sama mono. (Se NEL tamen ekbezonos tiom grandan monsumon por iu celo, ni verŝajne senprobleme povos prunti ĝin en iu banko, uzante nian ejon kiel garantion por la prunto.) 7. Eldonejo Esperanto Nia revizoro, Helge Knudsen, estas diskutinta la praktikajn paŝojn rilate al la malfondiĝo de Eldonejo Esperanto kun i.a. ties kasisto Harald Rygg. Ili konkludas tiel: Oni metu la kapitalon de la Eldonejo en unu bankkonton, kaj ĉesigu la alia(j)n. Poste la posedanto de la konto (la Eldonejo) ŝangu la nomon de la posedanto al alia organizo. Tiu nova organizo estu subsekcio de NEL, kiu transprenos kelkajn el la servoj de la Eldonejo. La ŝanĝo de posedanto de la bankkonto estos multe pli facila se ekzistos protokolo de la eldoneja estraro kun specifa decido pri tia ŝanĝo. Helge Knudsen verkos proponon pri tia decido kaj petos la estraranojn de la malfondata Eldonejo subskribi ĝin. La revizoro proponis, ke la nova sekcio nomiĝu "Literatura servo" aŭ simile. Ni decidis nomi ĝin "Literatura sekcio", ĉar pro limigita laborkapacito ni ne emas starti iujn novajn "servojn" ĝuste nun. La estraro kaj la revizoro kune esploros la staton de la registriĝo de la Eldonejo en la Brønnøysund-registro kaj kion eventuale necesos fari tiurilate. La estraro ankaŭ esploros ĉu eblos praktike transpreni la ISBN-numerserio(j)n de la Eldonejo, por la okazo ke NEL iam volos eldoni proprajn librojn. 8. Bonvenigo de novaj membroj Ĝis nun la oficejo en Oslo dissendis kelkan informmaterialon kaj bonvenigajn dokumentojn al novaj membroj. Tiun taskon principe transprenu la sekretario, kvankam la nova sekretario ne estas en la Oslo-oficejo. Do aliĝoj per TTT kaj petoj pri "ĝeneralaj informoj" iru (ankaŭ) rekte al la sekretario, kaj NEL havigos al la sekretario stokon da dokumentoj por dissendi en tiaj kazoj. 9. Eventualaĵoj
La interkonsiliĝo komenciĝis je 1930h kaj finiĝis je 2130. |