|
|
|
Estrara interkonsiliĝo, ĵaŭdon la 20-a de septembro,
2007 Partoprenis: Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim), Eli Fitjar (en Bergen), Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Asbjørn Lindh (en Oslo). Antaŭavertis nepovon partopreni: Ingebjørg Rambjør. 0. Tagordo Aprobita. 1. La protokolo de la pasinta interkonsiliĝo Kun nur tre etaj aldonoj la protokolo estis aprobita de la estraro. 2. La protokolo de la interkonsiliĝo la 11an de junio La estraro konstatas ke la anoj de la tiama estraro aprobis la protokolon. 3. Investo de nia kapitalo
La kasisto raportis la jenajn sumojn (ŝanĝoj post la 16a de aŭgusto en
parentezoj): 4. Telefono en Esperantonia Herman Ranes prizorgis la ŝanĝon de telefona abono en Esperantonia. Ni ĉesigis la ISDN-abonon ĉe Telenor, kaj nun estas IP-abonantoj ĉe Fortel (kiu antaŭe nomiĝis IP24). Bedaŭrinde la portado de la telefonnumero al la nova abono ne okazis ĝustatempe, kaj dum 11 tagoj eblis telefoni nur al la provizora Fortel-numero. Montriĝis ke Fortel fuŝis, sed post aldona laboro flanke de Herman, kun asisto de Douglas Draper, la 19an de septembro finfine ĉio estis en ordo, kaj oni nun povas denove atingi la ejon per la kutima telefonnumero. Herman Ranes informis, ke li baldaŭ iros al Oslo, kaj ke li tiam asistos pri aĉetado de pli bona telefonaparato por la nova abono. La estraro rimarkis, ke tiam oni konsciu pri la nepra bezono de ia respondilservo kiam la deĵoranto forestas. 5. Konfirmo de decido farita retpoŝte: Ni forigis la 30%-prezaldonon de la Eldonejo kaj ofertas la librojn kiujn NEL heredis de la Eldonejo por la samaj prezoj kiel ĉe UEA - plus 10% por kovri la afrankon de Roterdamo (prezredukto per 21%).
Ankaŭ aliaj hereditaj libroj necesas forvendi/fordoni. 6. Responsulo por vendado de la libroj en Esperantonia Pasintkunside la estraro forgesis nomumi responsulon, sed ni konstatis, ke estas praktike vendi la librojn el Esperantonia, kie ili ja situas. Tial la estraro petas Douglas Draper daŭre superrigardi la ekspedadon de la libroj kiujn homoj aĉetas en aŭ el Esperantonia, ĉu li mem ekspedos aŭ estos helpata de aliaj. 7. Esperanto-nytt Anne Karin Bondhus sendis nome de la estraro leteron al la abonantoj de Esperanto-nytt, informante pri la ĉesigo kaj ofertante repagon al tiuj, kiuj jam pagis. 8. Eventualaĵoj La estraro notas, ke dissendado de sciigoj al la gazetaro (pressemelding) kiam io okazas kio povas interesi aliulojn, bone funkcias kaj indas fari pli ofte. Plej granda ŝanco de sukceso estas, se ni povas tajlori la vortumon al la individuaj regionaj gazetoj.
La interkonsiliĝo komenciĝis je 1930h kaj finiĝis je 2042. Protokolis Ulf Lunde |