|
|
|
Estrara interkonsiliĝo, ĵaŭdon 16. aŭgusto 2007 Partoprenis: Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Eli Fitjar (en Bergen), Asbjørn Lindh (en Oslo), Ingebjørg Rambjør (en Bergen). Douglas Draper (Oslo) konsultiĝis dum punkto 2 kaj Helge Knudsen (Bergen) dum punkto 7. Ulf Lunde estis en Rusio, kaj ne povis partopreni. 0. Tagordo 1. Investo de nia kapitalo: raporto de la kasisto Ŝanĝoj post la 30a de aprilo: En Skagen avkastning ni havis 101 355 kr. Nun ni havas 100 571. En Skagen vekst ni havis 60 032, nun 58 018. Tamen pasintfoje la kresko estis eksterordinara, kaj hodiaŭ estis iu subita falo. 2. Telefono en Esperantonia Ni ĉesigos la ISDN-abonon kaj transigos la telefonnumeron al la jama IP-abono. Tio ŝparos al NEL kaj la Oslo-klubo proksimume 2000 kronojn jare. La estraro petas Herman Ranes prizorgi la aferon kiel eble plej baldaŭ. 3. Redaktanto de Norvega Esperantisto La estraro estas tre kontenta pri la laboro de la ĝisnuna redaktanto, Douglas Draper, kaj petas lin daŭre redakti la membrogazeton. 4. Esperanto-nytt kaj novaj broŝuroj La Landa Kunveno decidis ne plu prioritati Esperanto-nytt, kaj pro laborkapacito, ekonomio, efiko kaj ĝenro. Surtempe iom lamas la homa laborkapacito, sed la estraro opinias ke bezonatas io kion oni povas disdoni, eĉ se Esperanto-nytt ne plu ekzistos. Povas temi pri broŝuroj, kaj povas temi pri periodaj broŝuroj aŭ tembroŝuroj, ekzemple ĝisdateblaj ĉiujare. La ĝenerala informa laboro devas koncerni ankaŭ la retpaĝojn, kaj iliajn aspekton, enhavon kaj vizitojn tien. Konstantaj limdatoj por preparado de eldonota materialo (ĉu presota, ĉu elektronika) havas kaj avantaĝojn (konstanta laboro) kaj malavantaĝojn (laborkapacito, la risko de kabeado). Ĝuste nun mankas laborfortoj, sed Ingebjørg Rambjør almenaŭ entajpos la tekstojn de du jamaj broŝuroj kiujn ni eventuale reeldonos. La estraro decidis ne plu eldoni Esperanto-nytt, kaj ofertos al la abonantoj repagon de la kotizoj. 5. Tombo de Haldor Midthus Antaŭ iom pli ol dek jaroj aktualis al la aŭtoritatoj forigi la tomboŝtonon de Haldor Midthus, la fondinto de la norvega Esperanto-movado, ĉar pro ĝia aĝo ĝi ne plu havis aŭtomatan rajton plustari. Tiun tomboŝtonon, aŭ pli precize memorŝtonon, starigis norvegaj esperantistoj en la 1950-aj jaroj. En la 1990-aj jaroj ni evitis forigon kaj moviĝon, kaj en 1995–96 oni starigis legacon por financi ke la komunumo prizorgu florojn ktp. sur la tombon. Kontribuis la Bergena klubo per 4000 kronoj kaj NEL per same multe. La mono nun estas foruzita. Ni esploros ĉe la komunumo (Os) kiom sekura estas la memorŝtono, kaj petos Ulf Lunde esplori. 6. Informa punkto: funebro NEL kontribuis per florbukedo al la funebro de Jon Rømmesmo. 7. La Eldonejo: ekonomiaj konsideroj Eldonejo Esperanto malfondiĝis, kaj NEL heredis ĝiajn posedaĵojn. Helge Knudsen esploros, ĉu oni prefere ŝanĝu la nomon de la kontoposedanto de «Esperantoforlaget» al «Norsk Esperanto-Forbund», kaj ĉu oni ion faru pri la pluvalorimposta registriĝo. La oficiala posedakto nomumas NEL-on kiel solan posedanton de Esperantonia, kaj oni ne bezonas fari formalajn ŝanĝojn tie. La poseddivido inter la diversaj instancoj (NEL, Eldonejo kaj Oslo-klubo) estas privata interkonsento inter la instancoj. Laŭ la statuto de la Eldonejo ties parto de la posedaĵo estu dividita egale inter la klubo kaj la ligo. 8. La Eldonejo: perado de abonoj kaj forigo de librostoko La Eldonejo vendis librojn kaj estis peranto por periodaĵoj. Harald Rygg informis ke li pretas daŭrigi la peradon de abonoj kaj fari la kalkulojn pri la librovendado. Aktualas vendi la hereditajn librojn, fordonaci ilin (al membroj, bibliotekoj ktp.) kaj eĉ forĵeti ilin. Oni tamen estu singarda ne forĵeti vortarojn, modernajn kursojn, norvege eldonitajn librojn kiuj ne haveblas aliloke, ktp. La Domkomisiono ordigos ĝenerale en Esperantonia, kaj la liga estraro petas ĝin konsideri unue ordigi kaj forĵeti la aĵojn kiujn ni ne heredis de la Eldonejo. Kiam tiam estos pli da ordo en Esperantonia, estos pli facile pritaksi la neceson forĵeti ankaŭ ekz. el la heredita librostoko. La aktuala librostoko jam troviĝas en Esperantonia, kaj se vendotaj, estus praktike vendi ilin de tie. 9. Retpoŝtaj adresoj ĉe esperanto.no Ĝis nun ne ekzistas politiko pri la oficialaj retpoŝtaj adresoj de NEL. La prizorganto (Jardar) konsilas ke la oficialaj retpoŝtaj adresoj ĉe esperanto.no estu uzataj por organizaj celoj, kaj ke ili apartenu al organizaj funkcioj, postenaj roloj ktp. Aldone ekzistos kompreneble la privataj adresoj de la aktivuloj. La estraro konsentas. Ne aktualas privataj adresoj ĉe esperanto.no: La servilo estas malgranda kaj facile vundebla, kaj gravas ke ne tro da homoj dependas de ĝi. 10. Eventualaĵoj Nenio.
La interkonsiliĝo komenciĝis je 19.41 kaj finiĝis je 21.53. Protokolis Jardar Eggesbø Abrahamsen pro la foresto de sekretario Ulf Lunde. |