Biblioteko

La plej multajn librojn kaj libretojn, ĉ. 4 000 titolojn – kaj grandan kolekton da periodaĵoj el la tuta mondo – ni forsendis al la Nacia Biblioteko (deponejo en Mo i Rana).

Eblas serĉi ilin en la katalogo de Bibsys.

Temas plejparte pri malnova materialo, ĉar malofte ni havis rimedojn por aĉeti novajn librojn.

Eblas senpage prunti librojn el la deponejo, mendante en ajna publika biblioteko.

Aĉetu kromekzemplerojn

En nia librokolekto en Esperantonia (en Oslo) ni havas pli ol unu ekzempleron de multaj libroj.
La kromekzemplerojn ni nun ofertas al la membroj de NEL por po 20 kr + ev. afranko. Maldikajn kajerojn (< 50 p.) po 5 kr. Jen la listoj:.

Beletro
Faklibroj
Libroj pri Esperanto

Pri ili turnu vin al la oficejo.

Norsk | Esperanto