Retpoŝtaj listoj

Diskutforumo de NEL, «nel-diskut»

NEL havas diskutforumon: «Diskutrondo de Norvega Esperantista Ligo», aŭ mallonge «nel-diskut».

Ĝi estu forumo por diskutoj pri Esperanto kaj la Esperanto-movado en Norvegio, dum alia poŝtlisto, nel-inform, estas uzata nur por dissendi informojn al la membroj de NEL.

Por aboni al nel-diskut iru la retpaĝo de la listo.

Ankaŭ eblas legi la diskutojn je http://lists.esperanto.no/pipermail/nel-diskut/

Informejo de NEL, «nel-inform»

NEL-inform estas retpoŝta listo, per kiu la estraro kaj aliaj dissendas informojn al la membroj pri aktualaĵoj.

Se vi membras en NEL, sed ne estas en la listo «nel-inform», kaj tamen volas esti tie, kontaktu al <nel-inform-adm @ nvg.org>.

Ĉi tiu retpoŝta listo estas nur por membroj de Norvega Esperantista Ligo.

La Esperanto-junularo: «NJE-listo»

Tiu retpoŝta listo estas informa kaj diskuta listo por la membroj de Norvega Junularo Esperantista. Se vi volas membriĝi en la listo, klaku ĉi tie.

Teĥnikaj diskutoj por NEL: «data»

«Data» estas retpoŝta listo por komputilrilataj diskutoj en NEL. Ĝi estas listo por membroj de NEL, kaj eblas membriĝi ĉi tie.

Norsk | Esperanto