Landsmøte i Sandnes 2.–4. juni 2017

La landa kongreso de Norvega Esperantista Ligo okazos en Sandnes Vandrerhjem/ Hotelo Sverre de vendredo la 2a ĝis dimanĉo la 4a de junio 2017, kun ebleco ankaŭ partopreni komunan ekskurson lundon la 5an de junio.

Aliĝo

Vi aliĝos per pago de la kotizo (720 kr) kaj pago por la festmanĝo (400 kr) al la konto de de N.E.L. 0533 05 22870. Samtempe mendu hotelĉambron/ liton de: Ingebjørg Rambjør, irambjor [ĉe] broadpark.no, poŝtelefono 414 17 669 kun kopio al Anne Karin Bondhus, akbondhus [ĉe] jkn.no, poŝtelefono 482 02 417.

La hotelĉambroj estos pagataj surloke rekte al la hotelo.

Bonvolu aliĝi kiom eble plej frue se vi planas partopreni. La 15an de majo ni diros al Hotelo Sverre kiom da ĉambroj/litoj ni mendas. Post tiu dato vi devos mem mendi hotelĉambron. Ankaŭ por la festomanĝo ni bezonas aliĝojn antaŭ la 15a de majo.

Bonvolu skribi ĉu vi restos en la lundo kaj proksimume kiam vi iros hejmen, kaj ĉu vi partoprenos la ekskurson sur Lysefjorden. Diru se vi estas vegetarano, aŭ havas aliajn preferojn pri manĝaĵoj.

Dokumenter/Dokumentoj

2015-jarraporto-jarkalkulo.pdf
2016-jarraporto-jarkalkulo.pdf
2017-2019-laborplano-propono.pdf

Du må logge inn for å få tilgang til filene. Har du ikke passord? Send en melding til NEL via meldingsskjemaet på denne siden, og be om tilgang.

Brukernavn
Passord
 
Glemt passordet?

Viktig: 10. august 2020 ble esperanto.no oppgradert, inkludert systemet som behandler brukerkontoer på nettsiden. Dersom du ikke har vært innlogget etter denne datoen, ber vi deg om å bruke glemt passord-funksjonen for å definere et nytt passord, da det gamle ikke lenger vil fungere.

Informoj

Tranokteblecoj en Hotelo Sverre/ migrula hejmo (Storgata 45, hotel-sverre.no):
Ĉambro por unu persono: 645 kr por unu nokto
Ĉambro por du personoj: 795 kr por unu nokto
Lito en 3-lita ĉambro: 365 kr por unu nokto (kondiĉe ke ni plenigos la ĉambron) Lito en 4-lita ĉambro: 275 kr por unu nokto (kondiĉe ke ni plenigos la ĉambron)

Matenmanĝo estas inkluzivita en ĉi tiuj prezoj. Ĉe ĉiu dormĉambro estas ankaŭ banĉambro.

Eblas mendi liton en 3- aŭ 4-lita ĉambro sen scii pri kunloĝantoj se vi akceptas loĝi kun aliaj partoprenantoj de la kongreso.

La kongreskotizo estas 720 kr. Ĝi estas por luo de la kongresejo, kaj por kafo/teo kaj fruktoj en la paŭzoj.

Festmanĝo sabate vespere okazos en Fogdahuset, ĉarma malnova dometo en Hana, iom pli ol 1 km for. 4 minutojn de Sandnes per aŭto aŭ buso. Prezo: 400 kr sen vino/biero.

Ni luos Fogdahuset kaj estos nur ni tie, kaj mendos manĝaĵon de alia loko. Vi do rajtos mem kunporti vinon/bieron tien. Aŭ skribu en la aliĝo kion vi deziras trinki dum la festa manĝaĵo kaj ni aranĝos komunan aĉetadon antaŭ la kongreso.

Aliajn manĝaĵojn ol matenmanĝon ni devos aĉeti en proksimaj restoracioj, ĉar en Hotelo Sverre oni proponas nur matenmanĝon. La kostoj estas pagotaj surloke, kaj dependas de kie ni manĝos. Ni faros proponojn dum la landa kunveno.

Programo


Vendredo 2. junio:
ĉ. 18 Alveno. Agrabla kunestado en la kunvenejo en Hotelo Sverre kaj vespermanĝo en proksima restoracio.

Sabato 3. junio
09:00 – 13:00 Landa kunveno de NEL
  1. Kunvenformalaĵoj
  2. La jarraportoj 2015 kaj 2016
  3. La jarkalkuloj 2015 kaj 2016
  4. Informo: Aĝlimo de TEJO kaj NJE
  5. Diskuto pri la ekzamena sistemo
13:00 – 14:00 Lunĉo en proksima restoracio
14:00 – 15:30 Landa kunveno de NEL
15:30 – 19:00 Libera tempo. Komuna promeno en Sandvedparken, bela parko tuj ĉe la centro de Sandnes.
16:30 – 18:30 Ebleco por jarkunveno de NJE kaj/aŭ aliaj specialaj diskutoj. 19:00 Festeno en Fogdahuset (Skippergata 5A, Hana).

Dimanĉo 4. junio
09:00 – 13:00 Landa kunveno de NEL
  1. Laborplano 2017–2019
  2. Elektoj: estraro kun anstataŭantoj; revizoro kun anstataŭanto; reprezentantoj de NEL en la estraro de Legaco Uhlen, kun anstataŭantoj; reprezentanto en la domkomisiono, kun anstataŭanto; nova elekta komisiono
  3. Loko por la Landa Kongreso en 2019
13:00 – 14:00 Lunĉo en proksima restoracio
14:00 – Promenado en la centro de Stavanger (Gamle Stavanger, Stavanger domkirke, Valbergtårnet ....), kaj vizito al la petrola muzeo (120 kr).

Se sufiĉe da intereso kaj sufiĉe da aŭtoj ni povos vespere promeni al la pinto de Lifjell, kiu havas tre belan elvidon al Stavanger kaj Sandnes. Oni bezonas nur 1 horon por promeni al la pinto kaj reen, kaj 1⁄2an horon por veturi tien.

Lundo 5. junio
Ekskurso sur Lysefjorden per Rødne Fjord Cruise (www.rodne.no).
Ŝipeto de Skagenkaien en Stavanger 10:00. La ekskurso daŭros 3 horojn.
Prezo: 490 kr. Mendu mem bileton por «Fjordcruise Lysefjorden & Prekestolen kl. 10:00» ĉe www.rodne.no. Mendu kiom eble plej frue, ĉar povos pleniĝi se estos turistŝipo en Stavanger dum tiu tago. Poste komuna manĝado en Stavanger kaj eventuale plia ekskurso laŭ deziro de la restantoj.

Vendredon vespere kaj sabaton vespere estos ebleco kontribui al la programo (prelego, konkursoj, laŭtlegado, skeĉo,....). Kontribuoj estos bonvenaj.

Pri transporto

Trajnbiletojn (de Oslo aŭ Trondheim – aŭ eĉ Bodø) je "mini-prezo" (249 kr, 299 kr, 399 ...) eblas aĉeti ĉe nsb.no ekde 89 tagoj antaŭ la vojaĝo t.e. proksimume la 7a de marto, aŭ la 9a por la revena vojaĝo.

Buso 42 iras de Sola flughaveno al Sandnes rutebilstasjon kaj bezonas 42 minutojn. La bileto kostas 35* kr per antaŭmendo per la “kolumbus-app”, aŭ 55* kr en la buso. Bedaŭrinde ne estas biletaŭtomato en la flughaveno. Aviadila buso iras rekte (20 minutojn) de Sola flughaveno al Sandnes rutebilstasjon unu fojon hore kaj kostas 94 kronojn. Eblas ankaŭ iri per la aviadila buso kiu iras al Stavanger kaj ŝanĝi survoje al buso 6. Oni trovas ĉiujn bushorojn ĉe www.kolumbus.no.

Por la ekskursoj al Stavanger ni iros per trajno de Sandnes stacio (15 minutojn, 50* kr; aŭ buso 35* kr), aŭ eble iuj povos iri per privataj aŭtoj.

De Sandnes rutebilstasjon al Hotelo Sverre oni povas piediri en 3 minutoj. Buso de Sandnes rutebilstasjon al Fogdahuset bezonas 4 minutojn kaj kostas 35* kr, sed ĉar estas tiom proksime, ni verŝajne povos veturigi ĉiujn per privataj aŭtoj al la festeno. Transportkostojn oni pagos surloke.

* duonpreze por studentoj kaj pensiuloj

Norsk | Esperanto