NJE arangxis la duan Arangxon Junularan Nordian, AJN 2, en Trondheim fine de februaro/komence de marto 2000. Cxi-jare partoprenis 13 junuloj el kvar landoj: Norvegio, Danio, Svedio kaj Rusio. En 1999 estis 10 partoprenantoj el tri landoj. Do, ni kreskas, kaj jam estas konataj en la Esperanta mondo.
Kiel pasintjare ni ankaux cxi-jare estis en Døvehytta, meze de belega, vintra pejzagxo. Tio donis multajn eblojn por la partoprenantoj skii. Skiado ja ankaux estas la cxefa programero de AJN. Estis interalie "enigma skikurado", en kiu la partoprenantoj devis respondi al demandoj pri la Esperantomovado por trovi la gxustan vojon.
Sed kompreneble ne estis nur skiado. Knut brile montris al ni la Nidaroskatedralon, pri kiu li sxajne scias cxion. La prezidanto de NEL ankaux cxi-jare malfermis al ni sian hejmon (la prezidanta palaco). Tie estis parolado, kantado kaj babilado. Kaj ne forgesu la inauxguron de la arangxo: La verda esperanto-flago levigxis dum tri muzikanjtoj de orkestro ludis "La Espero" (la himno de la esperantomovado).
La kunsido por diskuti nordian kunlaboron estis malpli longa ol pasintjare,cxar estis tro bona vetero. Jes, ankaux en AJN 2 la sxangxigxema Trondheim-vetero helpis al la organizantoj fari bonan renkontigxon. Espereble, estos bona vetero ankaux en AJN 3 venontjare. Ni promesas arangxi gxin. Kelkaj jam promesis veni. Venu ankaux vi al Trondheim 17.-24. de februaro 2001!
Kjell Heggvold Ullestad| Knut, Jacob, Amir, Anna, Espen, Merethe, Kai, Kjell
|
Espen, Knut
|
Ila Brass Band
|
Jacob, Amir, Anna, Espen, Merethe, Kai, Kjell
|
| La vento
|
La negxo
|
La p(l)aco
|
| Anna, Espen, Amir
|
Anna
|
Amir
|
Espen
|
|
| Amir
|
Anna
|
Merethe
|
Espen, Espen, Anna
|
Kjell, Anna-Lena, Espen
|
| Jardar, Ludoviko
|
Anna, Kai, Herman, Jardar, Espen
|