La lastan semajnon de februaro okazis en Norvegio la unua Arangxo Junulara Nordia (AJN).
Dek nordiaj esperantistoj (2 svedoj, 3 danoj kaj 5 norvegoj) pasigis kelkajn agrablajn tagojn en la cxirkauxajxo de la urbo Trondheim, skiumis kaj gxuis la naturon kaj la bonegan veteron. La logxejo estis granda komforta kabano en la arbaro tuj apud la ur bo kaj meze de granda bela skiumejo. Krome de skipromenoj en la arbaro oni ekskursis unu tagon al Oppdal, 120 kilometroj sude de Trondheim, kie estas granda alpinumejo. La kultura parto de AJN inkluzivis cxicxeronadon en la katedralo Nidarosdomen kaj orge nkoncerton.
Estis ankaux tempo por pli seriozaj aferoj. Oni diskutis kiel plibonigi la nordian kunlaboron. La celo de AJN estis ke nordiaj esperantistoj renkontigxu kaj interkonatigxu. Kvankam la nordiaj landoj estas proksimaj, kontakto inter junularaj esperantistoj malabundas. Sed la arangxo mem montras ke ekzistas kontaktemo. La plej grava konkludo estis pri informado. Oni celas pli bone informi al la aliaj landoj kio okazas en la junularaj organizoj kaj pli amplekse uzi la jam ekzistantan nordian posxtliston por d ebati kaj diskuti la kunlaboron.
Oni anticipe esperis je pli granda nombro da partoprenantoj, sed evidentigxis ke tiom malmultaj homoj rezultigis intiman kaj tre placxan atmosferon. Cxiuj tre kontentigxis pri la arangxo kaj esprimis volon reveni al la eventuala dua AJN en 2000.
Vidu ankaw la fotojn!
Espen Nystad
Vi estas la a vizitanto en cxi tiu pagxo.
Sendu komentojn al <espen@nvg.ntnu.no>